PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Nombro ĉe radikoj kaj kunmetaĵoj

Radikoj per si mem ne esprimas nombron. Radiko povas montri jen unu aferon, jen plurajn aferojn:

  • okula = rilata al okulo aŭ okuloj
  • okule = rilate al okulo aŭ okuloj
  • okulkavo = kavo de okulo
  • okulkuracisto = kuracisto de okuloj
  • kolora = havanta unu aŭ plurajn kolorojn
  • samideano = ano de la sama ideo aŭ de la samaj ideoj
  • marteli = bati per unu martelo aŭ per pluraj marteloj
  • libroverkado = verkado de libro aŭ libroj

Oni do ne uzas J-finaĵojn ene de kunmetitaj vortoj. Oni ne diras: *okulojkuracisto*, *librojvendejo*, *ŝipojhaveno*, *senharojigi* aŭ simile, sed okulkuracisto, librovendejo, ŝiphaveno kaj senharigi, kvankam temas ja klare pri multe-nombraj signifoj: kuracisto de okuloj, vendejo de libroj, haveno por ŝipoj, forigi harojn.

J-finaĵo povas tamen aperi en kunskriboj kiel membroj-abonantoj.