Iuj verboj montras baze la saman agon aŭ situacion. La ĉefa diferenco estas la reguloj por frazroloj.
La subjekto estas tio, kio havas bonajn ecojn aŭ kondutas bone. Tiu, kiu sentas plezuron pro tiu boneco, aperas kiel al-komplemento: Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto.[PE.16] Lia heroeco tre plaĉis al mi.[FE.45]
La subjekto estas tiu, kiu sentas plezuron pro la boneco de io. Tio, kio estas bona aŭ kondutas bone, aperas kiel objekto: Ĉiu besto ŝatas sian neston. Mi tre ŝatis lian heroecon.
Se oni konfuzas la frazrolojn ĉe plaĉi kaj ŝati oni riskas diri erarajn frazojn kiel: *Ĉiu besto plaĉas sian neston.* Aŭ: *Lia heroeco tre ŝatis al mi.* (Origine plaĉi kaj ŝati estis malpli similaj. Ŝati signifis "rigardi kiel valoran, gravan", kio estas iom alia afero. Poste ŝati ŝanĝiĝis kaj fariĝis preskaŭ plene samsignifa kiel plaĉi, krom pri la frazroloj. Nun oni uzas la novan verbon aprezi, aŭ apreci, por la malnova signifo de ŝati. Alian similan signifon havas ami.)
Ankaŭ havi kaj aparteni estas baze tre similaj. La reguloj por frazroloj estas tamen tute malsamaj.
La subjekto estas tiu, kiu ion posedas aŭ simile. La objekto estas tio, kion la subjekto posedas: Mi havas libron. Karlo havas blankajn ŝtrumpetojn. Legu pli pri havi.
La subjekto estas tio, kion iu posedas aŭ simile. La posedanto aperas kiel al-komplemento: Al mi apartenas libro. Al Karlo apartenas blankaj ŝtrumpetoj.
Oni devas koni la regulojn por frazroloj por ne diri erarajn frazojn kiel: *Mi apartenas al libro.* *Al Karlo havas blankaj ŝtrumpetoj.*
Oni ankaŭ povas mencii la verbojn manki kaj malhavi.
Tio, kio ne ekzistas (aŭ ekzistas en nesufiĉa kvanto), estas subjekto: Mankas al mi mono. ≈ Mono ne ekzistas ĉe mi.
Tio, kio ne ekzistas, estas objekto: Mi malhavas monon. ≈ Mi ne havas monon (kvankam mi devus havi).
Estus eraro diri: *Mi mankas monon.* Same erara estus: *Malhavas al mi mono.*