PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Literoj

Esperanto uzas varianton de la Latina alfabeto. Tiu varianto enhavas 28 literojn. Ĉiu litero ekzistas en du formoj: majusklo (granda litero, ĉeflitero) kaj minusklo (malgranda litero):

MajusklojABCĈDEFGĜHĤIJĴKLMNOPRSŜTUŬVZ
Minusklojabcĉdefgĝhĥijĵklmnoprsŝtuŭvz
Nomojabocoĉodoefogoĝohoĥoijoĵokolomonooporosoŝotouŭovozo

La ĉi-antaŭa vicordo de la literoj estas uzata por ordigi vortojn en vortaroj, nomojn en listoj de partoprenantoj, kaj en multaj similaj okazoj. Legu ankaŭ pri alfabeta ordigo de ne-Esperantaj literoj.

Legu pli detale pri la liternomoj, kaj pri elparolo de mallongigoj.

Majuskloj kaj minuskloj «

La minuskloj estas la normalaj literformoj. Majusklojn oni uzas kiel unuan literon de ĉefa frazo, kaj kiel unuan literon de propra nomo, kaj en iuj mallongigoj.

ONI IAFOJE SKRIBAS NUR PER MAJUSKLOJ, EKZEMPLE EN TITOLOJ AŬ POR EMFAZI.

okaze oni vidas tekstojn kun nur minuskloj. tio povas esti ekz. stila efekto. kelkaj eĉ eksperimente uzas nur minusklojn en ĉiaj tekstoj.

Iafoje majuskloj estas uzataj por montri respekton, ekz. en la vorto Dio. La pronomon Vi Zamenhof ofte skribis kun komenca majusklo (ekz. en leteroj), sed tio estas nun malofta.

Ne ekzistas devigaj reguloj pri la uzo de majuskloj kaj minuskloj. Legu tamen pri la uzo de majuskloj ĉe propraj nomoj.

Foje oni renkontas la ideon, ke la litero Ŭ ne havas majusklan formon. Tiu ideo baziĝas sur la fakto, ke Ŭ ne povas aperi vortkomence en Esperanta vorto, sed kiam oni ekz. skribas tutajn vortojn majuskle, oni devas uzi ankaŭ majusklajn Ŭ.

Supersignoj «

Ses literoj estas unikaj por Esperanto: Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ kaj Ŭ. Ili havas supersignojn. La supersigno ^ nomiĝas cirkumflekso aŭ ĉapelo. La supersigno super U nomiĝas hoketo.

Alternativoj al supersignoj «

Por tiaj okazoj, kiam ne eblas uzi la ĝustajn supersignojn, la Fundamento difinis alternativan anstataŭan skribmanieron. En tiu skribo oni uzas postmetitan H anstataŭ la cirkumfleksoj, kaj oni tute forlasas la hoketon super Ŭ: ch, gh, hh, jh, sh, u.

Multaj uzas en tiaj okazoj anstataŭe aliajn supersignojn laŭ la ebloj, ekz. ´ (dekstrakorna supersigno, akuta supersigno), kaj ` (maldekstrakorna supersigno, malakuta supersigno). En komputila tekstolaboro, en retpoŝto, k.s., multaj uzas postmetitan ikson, X, anstataŭ cirkumflekso kaj hoketo: cx, gx, hx, jx, sx, ux. Kiam oni skribas Esperanton per Brajla skribo (skribo por blinduloj), oni uzas anstataŭe specialajn Brajlajn kodojn por la supersignaj Esperantaj literoj. Tiaj elturniĝoj estas tute bonaj en tiaj specialaj uzoj. En ordinaraj tekstoj oni tamen uzu la oficialajn supersignojn aŭ la H-metodon klarigitan ĉi-antaŭe.

Nur en okazoj de nepra neceso oni skribu en alia maniero ol per cirkumflekso kaj hoketo.