PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

EKS

EKS = "iam antaŭe estinta, ne plu oficanta, ne plu tia". EKS estas uzata precipe ĉe profesioj kaj aliaj homaj roloj, sed iafoje ankaŭ ĉe alispecaj vortoj:

  • reĝo eksreĝo = persono, kiu antaŭe estis reĝo, abdikinta reĝo
  • ministro eksministro = persono, kiu antaŭe estis ministro
  • edzo eksedzo = persono, kiu antaŭe estis edzo
  • (ge)edziĝi eks(ge)edziĝi = rompi, ĉesigi (ge)edzecon
  • amiko eksamiko = persono, kiu antaŭe estis amiko
  • kolonio ekskolonio = loko, kiu iam estis kolonio, sed kiu sendependiĝis
  • moda eksmoda = ne plu moda

Kastrita besto «

Ĉe besta vorto EKS havas la specialan signifon "kastrita":

  • bovo eksbovo = kastrita bovo
  • virkato eksvirkato = kastrita virkato
  • ĉevalino eksĉevalino = kastrita ĉevalino

Ordinara radiko «

  • eksa = iama, ne plu estanta
  • eksigi = forigi (ekz. de profesio), abdikigi, ĉesigi
  • eksiĝi = abdiki, deposteniĝi, forlasi postenon, laboron aŭ okupon

Iafoje oni povus uzi EKS kiel ekkrian vorteton: Eks pri tio! ≈ "Nun tio ne plu okazos! Nun tio ne plu ĝenos nin!"