Eksprefikso en multaj vortoj kun ia kontraŭeca signifo: antibiotiko, antidoto, antipatio, antisemito, antipodo. En iuj vortoj temas pri la signifo "antaŭ": anticipi, Antilebanono, antifono.
"Kontraŭa, malamika, opozicia". Foje uzata kiel vera prefikso, precipe kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komenciĝas per "anti": faŝisto → antifaŝisto = "malamiko de faŝismo", Kristo → Antikristo = "iam aperonta kontraŭulo de Kristo", tezo → antitezo = "kontraŭtezo, malo", materio → antimaterio = "materio el inverse ŝargitaj partikloj". Plej ofte estas preferinde uzi la rolvorteton kontraŭ prefiksece: kontraŭfaŝisto, kontraŭtezo k.t.p. Multaj tiaj ĉi ANTI-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj radikoj.