Eksprefikso en multaj vortoj kun ia signifo "kun": koalicii, koeficiento, koheri, koincidi, kooperativo, korelativa.
Uzata en matematiko kiel vera prefikso kun diversaj specialaj signifoj iel rilataj al "komplemento" aŭ "kun": sinuso → kosinuso = "sinuso de la komplementa angulo", sekanto → kosekanto = "la inverso de la sinuso", aro → koaro = "speciala aro el elementoj de grupo". Iuj tiaj KO-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj radikoj, sed ekz. koaro estas klare Esperanta kunmeto.