"Lingvano". Tute superflua kaj evitenda sufikso iafoje uzata por fari vorton por lingvano aŭ lingvaneco: Esperanto → *Esperantofono* = "Esperantisto, Esperantolingvano", → *Esperantofona* = "Esperantlingva". Oni uzu kunmetojn kun lingvano, lingva, aŭ parolanto de... k.s. Por "parolanto de Esperanto" la ĝusta vorto estas simple Esperantisto, kiu ĉiam signifas precize "persono, kiu scias kaj uzas Esperanton".