PMEG

Jen... jen

Ordinara jen altiras la atenton al io. Duobla aŭ plurobla jen ne havas tian signifon, sed enkondukas alternativojn, kiuj alternas, aŭ eblojn, kiuj validas alterne. Jen... jen = iufoje... alifoje.

Alterna jen povas aperi kaj antaŭ tutaj frazoj, kaj antaŭ unuopaj frazpartoj:

  • Jen mi ardas de varmego, jen mi tremas de frosto.[FA1.96] La du statoj alternas. Iufoje mi estas varma, alifoje mi estas malvarma.

  • Ŝia vizaĝo aperigis jen mortan palecon, jen koloron de sango.[M.159] La vizaĝo ŝanĝiĝadis.

  • Ĝi [= sonorilo en fabelo] rakontas senĉese, tre ofte la samajn aferojn, jen mallonge jen longe, kiel diktas al ĝi la kaprico.[FA4.68] Iufoje la sonorilo rakontas mallonge, alifoje longe.

  • Ĝi [la maro] estis ja jen ruĝa, jen verda, jen blua.[FA1.149] La koloro ŝanĝiĝis, aŭ estis malsama en diversaj lokoj

  • Mario videble havis deziron jen koleri, jen ridi, jen premi la manon al tiu ventanimulo.[M.56]

  • Li [...] okupadis sin jen per tio, jen per alio.[FA3.139]


Ĉefpaĝo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antaŭa | Sekva