PMEG

Forlaso de ke

Kelkfoje oni forlasas ke antaŭ subfrazo:

  • Mi diras al vi, ŝi ricevos.[H.143] = Mi diras al vi, ke ŝi ricevos.

  • Li volas iri hejmen, li diris. = Li diris, ke li volas iri hejmen.

  • La vetero baldaŭ malboniĝos, ŝajnas. = Ŝajnas, ke la vetero baldaŭ malboniĝos.

Forlaso de ke okazas preskaŭ nur kiam estas nerekta parolo (redono de ies diro, penso aŭ simile). Komparu ankaŭ kun komentofrazoj kaj citaĵoj.


Ĉefpaĝo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antaŭa | Sekva