PMEG

EKO

Prefiksa mallongigo de "ekologia" aŭ "laŭekologia" uzata en kelkaj modernaj vortoj: sistemo ekosistemo = "ekologia sistemo", turismo ekoturismo = "turismo, kiu ne minacas la naturmedion", katastrofo ekokatastrofo = "katastrofo en naturmedio". (Bedaŭrinde kun EKO kolizias la nova vorto ekoo° = eĥo.)


Ĉefpaĝo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antaŭa | Sekva