PMEG

OFON°

"Lingvano". Tute superflua kaj evitenda sufikso iafoje uzata por fari vorton por lingvano aŭ lingvaneco: Esperanto *Esperantofono* = "Esperantisto, Esperantolingvano", *Esperantofona* = "Esperantlingva". Oni uzu kunmetojn kun lingvano, lingva, aŭ parolanto de... k.s. Por "parolanto de Esperanto" la ĝusta vorto estas simple Esperantisto, kiu ĉiam signifas precize "persono, kiu scias kaj uzas Esperanton".


Ĉefpaĝo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antaŭa | Sekva