PMEG

Cxefpagxo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antauxa Sekva

Aux... aux

Duobla aux montras, ke la prezentitaj alternativoj estas nepre la solaj. Devas esti unu el ili, neniu alia. Parole oni tiam normale emfaze akcentas je aux:

  • Nun ni devas aux venki aux morti! Ni ne povas fari ambaux, kaj ni ne povas fari ion alian ol tiuj du alternativoj.

  • Aux vi faris grandan eraron, aux mi cxion miskomprenis. Ne ekzistas alia alternativo.

  • Oni povus diri, ke aux sxi forgesis cxion en la mondo, aux sxi ne havis forton, por iri pluen.[M.192]