PMEG

Cxefpagxo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antauxa Sekva

Nek... nek

Ordinara nek signifas "kaj ankaux ne". Plurobla nek signifas "kaj ne". Kombinita nek estas do egala al kaj... kaj plus neado:

  • Mi renkontis nek lin, nek lian fraton.[FE.28] = Mi kaj ne renkontis lin, kaj ne renkontis lian fraton.

  • Nek gxojo, nek malgxojo dauxras eterne.[PE.1680] = Kaj gxojo, kaj malgxojo ne dauxras eterne.

  • Sxi estis muta, povis nek kanti nek paroli.[FA1.62] = Sxi kaj ne povis kanti, kaj ne povis paroli.

  • Esperanto estas "nenies proprajxo", nek en rilato materiala, nek en rilato morala.[OV.238] La neo validas kaj en rilato materiala, kaj en rilato morala.