PMEG

Cxefpagxo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antauxa Sekva

Forlaso de ke

Kelkfoje oni forlasas ke antaux subfrazo:

  • Mi diras al vi, sxi ricevos.[H.143] = Mi diras al vi, ke sxi ricevos.

  • Li volas iri hejmen, li diris. = Li diris, ke li volas iri hejmen.

  • La vetero baldaux malbonigxos, sxajnas. = Sxajnas, ke la vetero baldaux malbonigxos.

Forlaso de ke okazas preskaux nur kiam estas nerekta parolo (redono de ies diro, penso aux simile). Komparu ankaux kun komentofrazoj kaj citajxoj.