Cxe O-vortoj kaj A-vortoj, kaj cxe tabelvortoj je U kaj A, oni devas fari distingon inter unu-nombro kaj multe-nombro. Unu-nombro signifas, ke temas pri unu afero. Multe-nombro signifas, ke estas pli ol unu afero.
Multe-nombron oni montras per la finajxo J. Manko de J-finajxo montras unu-nombron:
| Unu-nombro | Multe-nombro | 
|---|---|
| (unu) tago | (pluraj) tagoj | 
| (unu) granda domo | (pluraj) grandaj domoj | 
| ilia granda domo | iliaj grandaj domoj | 
| alia homo | aliaj homoj | 
| la unua tago | la unuaj tagoj | 
| iu | iuj | 
| tiu homo | tiuj homoj | 
| tia speco | tiaj specoj | 
| La kato estas nigra. | La katoj estas nigraj. | 
| Gxi estas granda, sed bela. | Ili estas grandaj, sed belaj. | 
| Vi estas bela. | Vi estas belaj. | 
| Cxiu miris pri tio. | Cxiuj miris pri tio. | 
| Kia estis la respondo? | Kiaj estis la respondoj? | 
Eventuala N-finajxo staras post J: tagojn, grandajn, aliajn, nigrajn, iliajn, tiujn, neniajn.
Legu pli detale pri uzado de unu-nombro kaj multe-nombro.