PMEG

Cxefpagxo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antauxa Sekva

Sensubjektaj verboj

Preskaux cxiu Esperanta verbo devas havi subjekton, sed kelkaj verboj ne bezonas tian rolanton. Ili estas sensubjektaj. Sensubjektaj verboj estas normale ankaux senobjektaj.

Tagigxi «

Sola tagigxas (aux alia cxefverba formo) suficxas por fari kompletan frazon: Tagigxis. Baldaux tagigxos.

Temi «

Temi ne bezonas subjekton, sed havas normale pri-komplementon, kiu montras la aktualan temon: Temas pri politiko. Versxajne temos pri ni. Tio, kio havas temon, povas tamen aperi kiel subjekto: La kunveno temis pri la milito. Mia prelego temos pri Zamenhof. PMEG temas pri Esperanta gramatiko.

Pluvi «

Pluvis hieraux. Baldaux pluvos. / Pluvas kaj pluvas kaj pluvas kaj pluvas sencxese, senfine, senhalte.[OV.591] Se io alia ol pluvakvo falas pluvsimile, tio aperas kiel subjekto: Cxiuspecaj demandoj pluvis sur sxin. Sxtonoj pluvis sur ilin. (La falajxo ne povas aperi kiel objekto. Ne eblas: *Pluvis sxtonojn sur ilin.*)