PMEG

Cxefpagxo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antauxa Sekva

NJ

Per NJ oni faras karesajn nomojn de virinoj. Komparu kun CXJ kaj ET. Antaux NJ oni uzas mallongigitan formon de la nomo. Kutime oni konservas cxirkaux 1 gxis 5 literojn:

  • Mario Manjo[FE.38] aux Marinjo[FE.38]
  • Klaro Klanjo[FE.38]
  • Sofio Sonjo[FE.38] aux Sofinjo[FE.38]
  • Patrino Panjo
  • Onklino Onjo
  • Fratino Franjo

Uzante NJ oni normale forigas eventualan IN-sufikson. Iafoje oni tamen povus reteni la vokalon de IN, se tio helpus krei pli bonsonan formon: kuzino Kuzinjo[M.47], knabino Knabinjo. Eble oni ecx povas uzi superfluan IN-sufikson, se tio helpas al bonsoneco: Klaro Klarino Klarinjo.