PMEG

Cxefpagxo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antauxa Sekva

UM

La sufikso UM ne havas difinitan signifon. Per gxi oni faras vortojn, kiuj havas ian rilaton al tio, kio staras antaux UM. Cxiun UM-vorton oni devas aparte lerni. Ekzistas tamen kelkaj grupoj de UM-vortoj kun similaj signifoj.

Agi per io «

Multaj UM-verboj signifas "agi en certa maniero per tio, kio staras antaux UM":

  • folio foliumi = turni la foliojn de libro aux gazeto por rapide kaj pase iom legi
  • palpebro palpebrumi = rapide fermi kaj malfermi la palpebrojn
  • okulo okulumi = jxeti avidan, amdeziran rigardon al iu
  • brako brakumi = cxirkauxbraki

Provizi per io «

Iuj UM-verboj signifas "provizi en certa maniero per tio, kio staras antaux UM":

  • aero aerumi = elmeti al aero, enlasi aeron por fresxigi
  • suno sunumi = elmeti al la sunradioj
  • sukero sukerumi = kovri per sukero
  • sapo sapumi = kovri aux sxmiri per sapo (= sapi)

Por tiu cxi signifo oni uzas foje la teknikan sufikson IZ.

Ekzekutado «

Grupo de UM-verboj montras manieron de ekzekutado, mortigado:

  • kruco krucumi = najli aux ligi al kruco por mortigi
  • pendi pendumi = pendigi per sxnuro cxirkaux la kolo por mortigi
  • sxtono sxtonumi = mortigi per jxetado de sxtonoj
  • gaso gasumi = mortigi per venena gaso
  • dek dekumi = ekzekuti cxiun dekan homon el grupo por puni la tutan grupon (komparu kun dekuma)
  • kvarono kvaronumi = ekzekuti per trancxado en kvar partojn

Vestajxparto «

Iuj UM-vortoj estas nomo de vestajxparto aux simila afero. Tio, kio staras antaux UM montras korpoparton, cxe kiu la afero trovigxas:

  • kolo kolumo[FE.42] = vestajxparto, kiu cxirkauxas la kolon
  • mano manumo[FE.42] = la ekstrema cxemana parto de maniko
  • plando plandumo = la plata malsupro de sxuo
  • dorso dorsumo = surdorsa parto de ekz. jako aux cxemizo
  • nazo nazumo = speco de okulvitroj, kiuj fiksigxas pincxe sur la nazo
  • busxo busxumo = busxingo, kiu malhelpas mordadon (uzata ekz. cxe hundo)
  • hufo hufumo = huffero, protekta ferpeco por hufo (ekz. de cxevalo)

Rimarku, ke brakumo ne signifas "maniko", sed "cxirkauxbrakado", kvankam brako estas korpoparto.

Nombrosistemo «

UM estas uzata en matematiko por fari nomojn de nombrosistemoj. Oni metas UM post nombro, kiu montras, kiom da ciferoj uzas la sistemo:

  • du duuma nombrosistemo = sistemo kun du ciferoj, binara sistemo
  • dek dekuma nombrosistemo = sistemo kun dek ciferoj, decimala sistemo (komparu kun dekumi)
  • dek ses deksesuma nombrosistemo = sistemo kun dek ses ciferoj

Vidu ankaux la neoficialan sufikson ARI.

Diversaj UM-vortoj «

  • malvarma malvarmumi[FE.42] = malsanigxi je tuso, nazkataro k.t.p. (supoze pro malvarmo)
  • plena plenumi[FE.42] = fari plene (taskon, devon k.s.)
  • gusti gustumi = senti guston, provi guston
  • aminda amindumi = montri sin aminda al iu por kapti ties amon
  • cerbo cerbumi = forte kaj pene pensi
  • loto lotumi = disdoni laux decido per lotado
  • alfabeto alfabetumo = lernolibro pri skribado kaj legado (per alfabeto)
  • bruli brulumo = inflamo
  • komuna komunumo = administra distrikto cxirkaux urbo, societo aux organizo kunlabora, kunlogxa k.t.p.
  • lakto laktumo = laktaspekta semo de fisxo
  • korto kortumo = granda kaj grava jugxejo
  • dekstra dekstruma = tia, ke gxi turnigxas aux volvigxas dekstren (horlogxdirekten)
  • proksima proksimume = ne ekzakte, cxirkaux
  • somero somerumi = pasigi somerajn feriojn en agrabla loko

Superfluaj UM «

En iuj UM-verboj UM estas superflua, cxar simpla sensufiksa verboformo bone tauxgas, ekz.: butonumi = butoni, akvumi = akvi, salumi = sali, kuprumi = kupri, tendumi = tendi. Simplan verbon oni uzu por ago, kiu rekte kaj simple rilatas al signifo de la radiko. UM-verbo tauxgas por alia, pli speciala signifo, kiel ekz. cxe foliumi kaj okulumi. Multaj iamaj UM-verboj estas nuntempe uzataj sen UM.

Novaj UM-vortoj «

Se oni volas krei novan UM-vorton, oni estu tre singarda, cxar aliaj gxin eble ne komprenos. UM-vorto, kiu aligxas al iu el la cxi-antauxaj grupoj, pli facile akceptigxas, dum UM-vorto, kiu ne similas al jam ekzistanta UM-vorto, estas pli malfacile enkondukebla. Ofte oni tamen faras okazan UM-vorton, kiu komprenigxas pro la aktuala kunteksto, kaj kiu poste malaperas.

Ordinara radiko «

Iafoje UM aperas kiel ordinara radiko kun diversaj improvizaj signifoj:

  • umo = afero kies nomon oni momente ne memoras, afero stranga aux nepriskribebla...
  • umi = fari ion nedifineblan, strangan, hontindan...