[ Introducció | Redacció | Maneres per subscriure's-hi | Articles breus | Llista de mots ]
el Valaĥio (suda parto de Rumanio, apud la Danubo)
Vivis iam du gereĝoj kiuj havis filon kaj ankaŭ multe da geservistoj. Inter tiuj geservistoj estis unu nekutime fia. Tiu estis la kokistino de la palaco kaj ankau ŝi havis filon.
La filo de la kokistino kaj la filo de la gereĝoj ofte kverelis. Unu tagon la reĝino sendis sian filon alporti kelkajn ovojn. Sed la kokistino, kiu estis ankaŭ fama sorĉistino, donis al la reĝa filo iun venenon kaj li mortis surloke.
Post iom da atendado, vidante ke ilia filo ne revenas, la du gereĝoj ekiris enketi pri lia farto. Ilin vidante veni kaj timante reĝan punon, la kokistino neatendite ĵetis antaŭ ilin kelkajn sorĉaĵojn, dirante: "Vulturoj iĝu kaj gereĝoj de l’ĉielo estu kaj ne de ĉi tiu palaco! Vi nutru vin nur per rabaĵoj kaj mortintaĵoj!"
Tiumomente la du gereĝoj transformiĝis en du vulturojn kiuj cirkle flugis super la kastelo kvazau serĉante ion. Poste ili iris en la montaron, sur kies pintoj ili faris siajn nestojn, kaj de kie ili ĉirkaŭ-rigardas kvazaŭ gereĝoj de la ĉielo.
Jen do kiel aperis la vulturoj surtere.
El la rumana tradukis: Ionel ONET
Vortoj
fia: morale aĉa kvereli: disputi
veneno: mortiga substanco enketi: demandadi farto: stato
rabajo: aĵo, kiun oni ŝtele prenis
Aperis en Juna Amiko de 1996, sept-dec.