Jesi: | | Ĉu estas libera loko?
| Ina: | | Jes, certe.
| Jesi: | | Tre agrable ĉi tie en la gufujo. Mi bezonas iom da trankvilo post tre streĉa tago.
| Ina: | | Mi komprenas. La etoso en gufujo estas tre bona kontrasto al la aliaj okazaĵoj dum IJK, ĉu ne?
| Jesi: | | Jes. Mallaŭta muziko, trankvila babilado kaj iu interesa teo. Perfekte por rehavi fortojn...
|
| |