Ina: | | Ej Kabe, vi aspektas feliĉega.
| Kabe: | | Jes mi estas!
| Ina: | | Bele. Mi ĝojas! Ĉu la kongreso tiom plaĉas al vi?
| Kabe: | | Jes kaj ne... Certe mi tre kontentas pri IJK, sed estas io alia kio feliĉigas min. Pli ĝuste dirite, estas iu kiu batigas mian koron.
| Ina: | | Diru, diru, ĉu vi enamiĝis al iu knabino?
| Kabe: | | Mi ne certas ĉu mi jam enamiĝis, sed sentiĝas tre bone... Ŝi eĉ kisis min sur la buŝon dum labambo. Mirinde kian kison ŝi donis...
|
| |