[ Úvod | Co je nutné znát předem? | Přehled | ]

Ĉapitro 12.2 - La lasta nokto

Jesi aperas
Jesi: Gekaraj! Bonege ke vi povis veni, mi tiom ĝojas vidi vin denove! Sed... Vi aspektas ŝokitaj kaj iel konfuzitaj...
Kabe: Evidente...
Jesi: Do, mi supozas ke vi jam ekkomprenis kiel statas, ĉu?
Ina: Mi nenion komprenas!
Kabe: Mi pensas ke mi ne volas kompreni...
Jesi: Sed ne estas komplike! Lasu al mi klarigi. Kiam Ina rakontis al mi pri sia amiko kiu lernis Esperanton tre rapide kaj nomiĝas Kabe, mi kaptis ke vi du jam konas unu la alian.
Ina: Jes, sed...
Jesi: Sed kio?
Sono