Kabe: | | Mi legis ke Esperanto havas kulturon. Tamen mi ne komprenas kie mi povas trovi tiun kulturon.
|
Ina: | | Vi trovos ĝin ĉie kie estas homoj kiuj parolas Esperanton.
|
Kabe: | | Sed neniu popolo uzas Esperanton…
|
Ina: | | Prave. Sed homoj kiuj parolas Esperanton ofte vojaĝas kaj renkontas aliajn Esperantistojn. Dum tiuj renkontoj ili uzas la lingvon en plej diversaj situacioj. Do, tie vi trovos la kulturon de Esperanto.
|
Kabe: | | Bone... Ĉu ekzistas muziko, literaturo, teatraĵo ktp?
|
Ina: | | Jes, jes. Same kiel estas por aliaj lingvoj. La kvanto ne estas same granda kiel en naciaj lingvoj, sed tio ne gravas. Almenaŭ ne por mi.
|
Kabe: | | Mi komprenas...
|