Kabe: | | Jen, vidu, tie estas granda Esperanto-flago.
|
Ina: | | Jes, kaj sub ĝi estas ŝildo kun la teksto "Bonvenon al IJK!". Hu ra! Ni do finfine alvenis.
|
Kabe: | | Jes... Mi estas tre laca kaj malsata... Ĉu vi pensas ke ni povas tuj ion manĝi?
|
Ina: | | Mi dubas pri tio... Unue ni devas akceptiĝi ĉe la akceptejo, kaj tio povas daŭri longe miasperte.
|
Kabe: | | Ho ve! Ĉu tio estas la vico por la akceptejo?
|
Ina: | | Mi timas ke jes. Ne estas tute perfekte alveni vespere... Sed ni povas babili kun homoj en la vico. Jen, mi vidas amikon de Rusio! Saluton Katja!!
|
Kabe: | | Mi estas malsata, mi volas manĝi.
|