[ Úvod | Co je nutné znát předem? | Přehled | ]

Ĉapitro 7.2 - Komenco de la unua tago

Kabe: Kioma horo estas nun?
Ina: Jam estas kvin minutoj antaŭ la deka, naŭa kvindek kvin. Vi maltrafis la matenmanĝon...
Kabe: O, fek'! Kaj mi kiu estas ege malsata.
Ina: Se vi hastos, vi povas almenaŭ trafi la malfermon de la kongreso.
Kabe: Kiam ĝi estos?
Ina: Je kvarono post la deka. Ĝi daŭros horon. Kaj je la dek dua eblos manĝi.
Kabe: Bele. Mi antaŭĝojas. Diru, kio okazas dum la malfermo? Ĉu ĝi estas vizitinda entute?
Ina: Laŭ mi jes. Kutime ne estas tre vigla sed por vi, kiel 'novulo', povus esti interese. Mi supozas ke la prezidanto de TEJO diros kelkajn vortojn. Iu de LKK verŝajne prezentos la temon de la kongreso. Ĉiu IJK havas sian temon. Mi esperas ke estos iom da muziko ankaŭ.
Sono