Prezidanto de TEJO: | | Fine mi deziras al vi ĉiuj, kaj laŭ la lastaj informoj ni estas 423 ĉi tie de 38 landoj, fruktodonan kaj amuzegan IJK-semajnon! Koran bonvenon nome de la TEJO-estraro.
|
| | --- post granda aplaŭdo ---
|
Ina: | | Ĉu vi sukcesis resti veka?
|
Kabe: | | Jes, ĉefe pro mia malsato... Ne, mi ŝercas. Estis interese aŭdi iom pri la agado kaj strukturo de la movado.
|
Ina: | | Eble iu el la TEJO-kunsidoj povas interesi vin...
|
Kabe: | | Jes eble. Mi provos iun tagon ĉeesti unu por vidi. Sed kio estas tio pri "gardanĝelo"? Ĉu iu malbona ŝerco?
|