Respondo de Bertilo Wennergren:
Pri tiaj demandoj pri nomo oni ofte debatas, kaj efektive ekzistas
pluraj diversaj manieroj rigardi la esencon de tia demando. Al mi estas
nature rigardi tian demandon, kiel elekton inter ĉiuj diversaj nomoj de
la mondo, kaj do uzi "kiu" ("Kiu el ĉiuj nomoj estas via nomo?"), sed
aliaj sentas, ke estas nature rigardi la aferon alie, kaj ili
diras "kio estas via nomo?". Oni povus eĉ pravigi "kia", kaj certe ne
estus eraro diri "kiel vi nomiĝas". Efektive la establita plej ofta
frazo estas "kio estas via nomo?". Multegaj ĝin uzas, kaj ĝi ne estas
erara. Tiam oni ne vidas antaŭ si ian limigitan aregon da nomoj, el kiu
oni elektu unu. Efektive la aro de nomoj ne estas limigita. Oni ja povas
nove inventi ĉion ajn kiel nomon, kaj tial tiu rigardmaniero estas same
pravigebla.
Oni povus same rezoni pri ekzemple "Kio/Kiu estas via adreso?" (kvankam demando per "kiel" tiam apenaŭ eblas).