[ Inleiding | Redactie | Abonnementen | Korte artikelen | Woordenlijst ]
William Harvey, la elstara angla fiziologo, kiu eltrovis pri la cirkulado de la koro, naskiĝis en 1578 en la urbeto Folkestore, Anglujo.La renoma verkaĵo de Harvey, titolita Anatomia Traktaĵo pri Funkciado de la koro kaj Sango en Animaloj, eldonita en 1678, estas eble la plej grava libro en la historio de fiziologio. . Ĝi estas efektive la komenco de la moderna scienco de fiziologio. Ĝi gravis ne nur pro sia praktika uzebleco, sed ĝuste pro tio, ke ĝi ebligis bazan orientiĝon pri funkciado de la koro.
Al ni, nuntempuloj la scio, ke la sango cirkuladas tra la korpo, estas akceptita kiel fakto, kaj la teorio de Harvey ŝajnas tute evidenta. Sed tio ne estis evidenta al la biologoj en la komencaj jaroj de la 17-a jarcento.Tiutempe ili havis diversajn teoriojn pri tiu temo. Kelkaj el tiuj ests ke: nutraĵoj konvertiĝas en sangon de la koro; la koro varmigas la sangon; la arterioj estas plenigitaj de aero; la koro faras vivan animon ktp.
Galerio, la plej elstara fiziologo en la antikva mondo, dis-sekcis multajn kadavrojn kajpensis zorge pri funkciado de la koro kaj la angioj, sed li havis neniun koncepton pri la cirkulado de la sango. Nek Aristotelo, kies unu el ĉefaj studoj estis biologio, sciis ion pri la koncerna problemo. Eĉ post la eldono de la tezo de Harvey, multaj fiziologoj rifuzis akcepti la koncepton ke la sango estas konstante recirkuladanta tra malfermita sistemo de angioj, kun la koro kiel la fort-povo por la cirkulado de la sango.
Per simpla kalkulado Harvey gajnis la nocion, ke la sango cirkuladas tra la korpo de la homo kaj besto. Li taksis, ke la koro pumpas proksimume po du uncojn da sango por ĉiu pulso. Ĉar la koro pulsas po 72 pulsoj ĉiuminute, per simpla kalkulado li konkludis, ke dum unu horo proksimume 540 funtoj da sango estas pumpita de la koro en la aorton. Sed, kompreneble, 540 funtoj pezas pli ol la homa korpo. Tre rapide evidentiĝis al Harvey, ke la sama sango konstante recirkuladas tra la koro. Post la formulado de ĉi tiu hipotezo, li pasis pli ol naŭ jarojn en metoda provado kaj eksperimento por kontroli, pruvi kaj zorge observi la detalojn pri la cirkulado de la sango.
En sia verko Harvey asertis, ke la arterioj kondukas la sangon el la koro, kaj la vejnoj kondukas ĝin al la koro. En mikroskopo li ne povis vidi la kapilariojn, la etajn angiojn, kiuj kondukas la sangon el la plej malgrandaj arterioj al la vejnoj, tamen li ĝuste supozis ilian ekziston. (La kapilarioj estis eltrovitaj de la itala biologo Malpighi, kelkajn jarojn post la morto de Harvey.)
Harvey ankaŭ asertis, ke la funkciado de la koro estas pumpi la sangon en la arteriojn. Pri tio, same kiel pri ĉiuj ĉefaj punktoj de sia teorio, Harvey estis plejparte ĝusta. Krome li prezentis grandan amason de eksperimenta pruvo kun zorga rezonado por subteni sian teorion. Komence tamen lian teorion firme kontraŭ-staris multaj homoj, sed ĉe la fino de lia vivo ĝi estis ĝenerale akceptita.
Harvey interesiĝis ankaŭ pri embriologio. La verkaĵo Pri Generado de la Animaloj (1651) markas la unuan paŝon en tiu scienco. Same kiel Aristotelo, kiu multe influis lin, Harvey ne akceptis la teorion pri "Preformacio", la hipotezo, laŭ kiu la embrio eĉ ĉe sia plej frua etapo havas la saman tutan strukturon kiel la plenkreska animalo, nur estas malpli granda. Harvey ĝuste asertis, ke la embrio iom-post-iome disvolviĝas ĝis plenkreskeco.
La longa vivo de Harvey estis interesa kaj sukcesa. Dum nura adoleskanto, li studis en la Universitato de Kembriĝo (Cambridge). En la jaro 1600 li iris al Italujo por studi medicinon en la Universitato de Paduo, dum tiu epoko verŝajne la plej elstara medicina fakultato tutmonde. (Oni notu, Galileo estis ĝia profesoro dum la studado de Harvey, sed ne estas konate, ĉu ili iam renkontiĝis.)
Reirinte al Anglujo li estis longtempa kaj sukcesa kuracisto, inter kies pacientoj apartenis eĉ la Reĝo Jakobo, Francis Bacon ktp. Harvey lekciis pri anatomio ĉe la fakultato de la kuracistoj en Londono kaj estis iufoje ĉefkuracisto ĉe Hospitalo Sankta Bartolomeo en Londono. Post la eldono de la verkaĵo pri la cirkulado de la sango en 1628, la renomo de Harvey disvastiĝis tra Eŭropo. Havinte 79 jarojn, Harvey mortis, seninfana edzo, en Londono en 1657.
Verkis: Robert Robinson, Sidneo, Aŭstralio
Aperis en Juna amiko de septembro 1996.
Vort-klarigoj
adoleskanto: homo inter 13- kaj 20 jara
angio: tubo tra kiu fluas sango: arterioj kaj vejnoj
animo: spirito
aserti: pretendi, insisti, diri ke tiel estas io
cirkuli: rond-iri
dis-sekcii: dis-tranĉi korpon por akiri informojn pri ĝi
disvolviĝi: evolui, rnalrapide ŝanĝiĝi
fiziologo: sciencisto; kiu studas la funkciadon de homaj kaj bestaj korpoj
funto: mezuro de pezo (454 gramoj)
generado: reproduktado
hipotezo: ideo aŭ pretendo, kiu ne estas certa kaj pruvita ankoraŭ
konvertiĝi: ŝanĝiĝi
lekcii: prelegi en universitato
nocio: ideo, koncepto
renomo: famo
teorio: simila al hipotezo, sed pli detale elpensita
unco: mezuro de pezo (28 gramoj)