PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Plus kaj minus

La vortetoj plus kaj minus estas ĉefe uzataj en matematikaj kaj similaj esprimoj por reprezenti la simbolojn + (plus) kaj – (minus). Plus montras adicion, pozitivecon k.s. Minus montras subtrahon, negativecon k.s. Gramatikaj reguloj apenaŭ rolas en tia uzado. Oni simple elparolas la simbolon + per la vorto plus, kaj la simbolon – per la vorto minus:

  • 2 + 2 = 4 Du plus du faras kvar.

  • 3 – 1 = 2 Tri minus unu estas du.

  • 20000 + 3000 = 23000 Dudek mil plus tri mil estas dudek tri mil.

  • 20000 – 3000 = 17000 Dudek mil minus tri mil egalas al dek sep mil.

  • +10° plus dek gradoj = dek gradoj super nulo

  • –10° minus dek gradoj = dek gradoj sub nulo

  • +3 (plus tri) estas pozitiva nombro.

  • –3 (minus tri) estas negativa nombro.

Legu pli pri matematikaj esprimoj.

Foje plus estas uzata en ordinaraj frazoj anstataŭ kaj, kiam temas pri adicio aŭ simile. Minus povas simile anstataŭi sed ne, kiam temas pri subtraho aŭ simile:

  • Ĝi kostas dek eŭrojn plus kvindek cendojn. = ...kaj aldone kvindek cendojn.

  • Necesas sperto plus zorgemo. = ...kaj ankaŭ zorgemo.

  • Mi pagos al vi 1000 eŭrojn minus la 100 eŭrojn, kiujn vi ŝuldas al mi. Mi do pagos sume 900 eŭrojn.

Iafoje oni renkontas plus kaj minus uzatajn kiel rolvortetojn, simile al kun kaj sen. Do ĉiam sen N-finaĵo poste. Estas tamen preferinde ĉiam uzi plus kaj minus kiel kunligajn vortetojn laŭ la ĉi-antaŭaj ekzemploj, metante N-finaĵon, kiam la frazrolo tion postulas.

Vortfarado «

Pluso = "pozitiva nombro aŭ rezulto"; minuso = "negativa nombro aŭ rezulto": Pasintjare la komercado finiĝis per granda minuso, sed ĉi-jare ĝi finfine rezultiĝis en pluso.

Ankaŭ la signojn + kaj – oni povas nomi respektive pluso kaj minuso: Oni enskribis [...] duon kun minuso![Gm.55] (Temas pri lerneja noto: 2–.) Normale oni tamen nomas tiujn signojn simple plus kaj minus.