tradukoj: be de en es fa fr hu it nl pt ru sk tr

agnostik/a

agnostika

Sendecida pri metafizikaj demandoj, juĝante ke la fundamentaj veroj ne estas koneblaj: mia familio estas agnostika, krom ke ili kredas je la Dio de akcioj, buĝetoj, kaj dividendoj [1]. VD:skeptika

agnostikismo[2]

FILREL Doktrino laŭ kiu la fundo de ĉio kaj precipe Dio estas nekonebla: la agnostikismo estas teorie altira, sed en la praktiko ĝi apenaŭ distingiĝas de la intelekta pigreco [3]. VD:skeptika.

agnostikulo

Homo ne akceptanta filozofian aŭ religian kredon: ateisto, kiu certas, ke Dio ne ekzistas, estas por mi alia speco de kredanto kaj pro tio, mi preferas konsideri min kiel agnostikulon [4].

tradukoj

anglaj

~ismo: agnosticism.

belorusaj

~ismo: агнастыцызм.

francaj

~a: agnostique (adj.); ~ismo: agnosticisme; ~ulo: agnostique (subst.).

germanaj

~ismo: Agnostizismus.

hispanaj

~ismo: agnosticismo.

hungaraj

~ismo: agnoszticizmus.

italaj

~ismo: agnosticismo.

nederlandaj

~ismo: agnosticisme.

persaj

~ismo: ندانم‌گویی، لاادریه.

portugalaj

~ismo: agnosticismo.

rusaj

~ismo: агностицизм.

slovakaj

~ismo: agnosticizmus.

turkaj

~ismo: bilinemezcilik.

fontoj

1. T. Steele: Flugi kun kakatuoj, 2010
2. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
3. T. del Barrio: [komento], 2007-09-25
4. J. Marin: Ĉu ateisto aŭ agnostikulo?, Ateismo, 2010-12 (11)

[^Revo] [agnost.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.18 2011/05/20 09:10:08 ]