tradukoj: de fr hu

Akad/o [1]

Akado

HIS Antikva ĉefurbo de Akadujo: Sargono de Akado ... estas la fondinto de la dinastio [2].

Rim.: La urbo Akado estas perdita. Distingo inter ĝiaj loĝantoj kaj la regatoj de ĝia regno ne havas sencon hodiaŭ. Tial „Akado“ ofte estas uzata pri la tuta lando, kaj „akadanoj“ pri la landanoj. [ĵv]

Akada

Rilata al Akado, al la Akada regno, kulturo, lingvo.

Akadujo

GEOG Meza regiono de Mezopotamio, norde de Sumerujo, sudoriente de Asirio, regno proksimume de la 22a ĝis la 18a jarcento a.K., poste parto de Babilonio.

tradukoj

francaj

~o: Agadé, Akkad; ~a: akkadien (adj.); ~ujo: pays d'Akkad.

germanaj

~o: Akkad; ~a: akkadisch; ~ujo: Reich von Akkad, Akkadisches Großreich.

hungaraj

~o: Akkád; ~a: akkád; ~ujo: Akkád Birodalom.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. M. Wolf: Re: pri historio, soc.culture.esperanto, 2003-03-23

[^Revo] [akad.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.6 2011/02/13 03:10:14 ]