tradukoj: be bg de en fa fr hu la nl pt ru sk sv

2alg/oj [1]

algojTEZ

BOT Specioriĉa grupo de unu- aŭ plurĉelaj vivaĵoj, plej ofte vivantaj en akvo: tiu viro, glitinte sur tufo el malsekaj algoj, estis rapidigita kun kapo malsupre sur akran rifon [2].
Rim.: La algojn oni nuntempe ordigas al la regno „Protoctistae“ (= unue establiĝintoj), por kio ankoraŭ ne uziĝis e-a vorto.

blualgo, blua algoTEZ

(komune)
BAK Iu el cianobakterioj: ekzistas estaĵoj, ekzemple la bluaj algoj ..., kiuj bone fartas en alta temperaturo (ĝis 90 °C) [3].

brunalgoj, brunaj algoj

BOT Algoj precipe maraj, brunkoloraj pro klorofilo c kaj flava farbosubstanco, konsistigantaj apartan filumon (Phaeophycophyta): vakameo ... estas ... brunalgo uzata en homa nutrado, precipe en Japanio [4].

ruĝalgoj, ruĝaj algoj

BOT Algoj precipe maraj, ruĝkoloraj pro klorofilo a kaj aliaj farbosubstancoj, konsistigantaj apartan filumon (Rhodophycota).

verdalgoj, verdaj algoj

BOT Algoj el diversaj grupoj, verdkoloraj pro klorofilo a kaj b: ene de la unuopaj taksonoj de la verdalgoj ekzistas diversaj organizaj formoj, de la unuĉeluloj kaj ĉelkolonioj ĝis la multĉelaj taloj [5].

tradukoj

anglaj

~oj: algae; brun~oj, : brown algae; ruĝ~oj, : red algae; verd~oj, : green algae.

belorusaj

~oj: багавіньне, водарасьлі.

bulgaraj

~oj: водорасли.

francaj

~oj: algues; blu~o, : algue bleue; brun~oj, : algues brunes; ruĝ~oj, : algues rouges; verd~oj, : algues vertes.

germanaj

~oj: Alge; brun~oj, : Braunalgen; ruĝ~oj, : Rotalgen; verd~oj, : Grünalgen.

hungaraj

~oj: moszatok, algák; brun~oj, : barnamoszatok; ruĝ~oj, : vörösmoszatok; verd~oj, : zöldmoszatok.

latina/sciencaj

brun~oj, : Phaeophycophyta; ruĝ~oj, : Rhodophycota; verd~oj, : Chlorophycota.

nederlandaj

~oj: algen; brun~oj, : bruinalgen; ruĝ~oj, : roodalgen; verd~oj, : groenalgen.

persaj

~oj: جلبک; brun~oj, : جلبک‌های قهوه‌ای; ruĝ~oj, : جلبک‌های قرمز; verd~oj, : جلبک‌های سبز.

portugalaj

~oj: algas; brun~oj, : algas marrons; ruĝ~oj, : algas vermelhas; verd~oj, : algas verdes.

rusaj

~oj: водоросли.

slovakaj

~oj: morské riasy.

svedaj

~oj: alger.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. H. Vallienne: Ĉu li?, 1908
3. M. Béla: Enkonduko en la teorian biologion, SUK, 1976
4. Vikipedio, vakameo, 2010-12-12
5. Vikipedio, verdalgoj, 2010-06-13

[^Revo] [alg.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2011/01/29 17:10:16 ]