tradukoj: fa fr it nl

antecedent/o [1]

antecedento

(malofte)
Pli frua simila aŭ samtema afero, antaŭaĵo: la moderna matematika senco de „funkcio“ havas siajn antecedentojn en la analiza geometrio de Kartezio [2].
a)
JUR Jurafero, kiun spertis iam homo: unu homo, kondamnita al punlaboroj, ekprenas la firman decidon fariĝi honesta: kio okazos ĉe lia liberiĝo? La socio lin repuŝos, kaj tia repuŝo preskaŭ ĉiam redronigas lin en la malvirton. Ni supozu, kontraŭe, ke neniu scias liajn antecedentojn: li do estos plaĉe akceptata [3].
b)
MED Antaŭa sankoncerna okazaĵo en la vivo de paciento: la aŭtoroj provis ekzameni 1 598 pluŝursojn kaj akiri detalajn klinikajn antecedentojn [4].
c)
FIL Aserto, el kiu oni povas logike konkludi alian aserton: oni povus nomi la du operandojn de implikacio antecedento ... kaj konsekvenco [5].

tradukoj

francaj

~o: antécédent.

italaj

~o: antecedente.

nederlandaj

~o: antecedent.

persaj

~o c: مقدم; ~o: پیشینه، سابفه.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. E. Pauli: Enciklopedio simpozio, artikolo „funkcio“, 1996-05-12
3. M. Vinicius: Projekto Vek, leciono 4a [vidita en 2006-10]
4. trad. Steĉjo: Malsanoj de pluŝursoj, Esperantisto slovaka, 2004, numero 3a
5. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono

[^Revo] [antecedent.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.4 2010/04/30 12:25:25 ]