tradukoj:
be ca de es fr hu ru sk
apaĉ/o
apaĉo
- 1.
-
Indiano el multgenta
popolo vivinta en sudokcidenta Nordameriko per bizonĉaso,
rikoltado, kultivo, rabado, nun malabunde resta en Novmeksiko,
Arizono kaj dise en Usono:
la apaĉoj reprezentas la orientan branĉon de la
navaĥoj
[1].
- 2.
-
Huligano, precipe ano
de tiel kromnomataj parizaj bandoj agintaj inter 1900 kaj 1920:
iu apaĉo mortigis vin per klabo de malantaŭe, kaj ĉion
forrabis
[2].
Belleville! Ĝi estis iam la misfama apaĉa kvartalo de Parizo
[3].
apaĉa
-
Rilata al la apaĉoj.
fontoj
1.
T. Carlevaro: Skize pri indianaj kulturoj, Literatura foiro, 1998-10, numero 115a, p. 32-37a2.
Lusin (Zhou Shuren), trad. S. J. Zee k.a.: Noveloj de Lusin, El Malnovaj legendoj nove
redaktitaj, Revivigo3.
J. Rejtő, trad. L. Balázs: Sinjoro
Vanek en Parizo, 2a parto, 2002-07
[^Revo]
[apacx.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.18 2007/05/24 16:30:31 ]