tradukoj: be de en es hu it nl ru

artikulaci/o

artikulacio

FON
La kuna agado de la parolorganoj necesa por eligi parolsonojn: la franca artikulacio estas konsiderinde pli streĉa ol la rusa; por la sonoj s, t eblas kaj denta, kaj alveola artikulacio.

artikulacia

FON
Rilata al artikulacio: artikulacia bazo de iu lingvo; artikulacia punkto; li rimarkigis, ke la ŝajna kapablo de Andrias Scheuchzeri artikulacie paroli, tio estas papagi parolatajn vortojn, el scienca vidpunkto eĉ ne proksimume estas tiom interesa kiel kelkaj aliaj demandoj [1].

artikulacii TEZ

FON (tr)
Igi la parolorganojn eligi koncernan parolsonon: la molaj konsonantoj estas artikulaciataj apud la palato.

tradukoj

anglaj

~o : articulation; ~i : articulate. ~a punkto: articulation point.

belorusaj

~o : артыкуляцыя; ~a : артыкуляцыйны; ~i : артыкуляваць.

germanaj

~o : Artikulation; ~i : artikulieren.

hispanaj

~i : articular. ~a punkto: articulación.

hungaraj

~o : hangképzés, artikuláció; ~i : képez (hangot), artikulál. ~a bazo: artikulációs bázis.

italaj

~o : articolazione (fon.); ~a : articolatorio (fon.); ~i : articolare (fon.). ~a punkto: luogo d'articolazione.

nederlandaj

~o : articulatie; ~a : articulatorisch, articulatie-; ~i : articuleren. ~a bazo: articulatiebasis; ~a punkto: articulatieplaats.

rusaj

~o : артикуляция; ~a : артикуляционный; ~i : артикулировать. ~a bazo: артикуляционная база; ~a punkto: точка артикуляции; ~e paroli: членораздельно говорить.

fontoj

1. Karel Čapek, trad. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, Parto 2a, ĉap. 11a.

[^Revo] [artikulaci.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.8 2012/02/04 17:10:12 ]