tradukoj: be bg br de en es fr hu la nl pl ru sv

*balen/o [1]

*baleno

1.
(komune) Iu el la ordo cetacoj.
2.
ZOO Genro el la familio balenedoj (Balaena), kies specioj preskaŭ elmortis.

Baleno (Cet)

AST Nord-hemisfera stelfiguro (Cetus).

balenaĵo

=barto

ĝibdorsa baleno, ĝiba baleno

ZOO Baleno dekunu ĝis dekkvin metrojn longa, kun nigra dorso, longaj naĝiloj, grupe migranta inter tropikaj kaj malvarmaj maroj (Megaptera novaeangliae): la balenoj kun la fama aperanta vosto estas la ĝibdorsaj balenoj [2]; la dekdu metrojn longa ĝiba baleno povas doni ok tunojn da graso [3].

tradukoj

anglaj

~o: whale; B~o: Cetus.

belorusaj

~o: кіт; ~aĵo : кітовы вус.

bretonaj

~o: balum.

bulgaraj

~o: кит.

francaj

~o: baleine; ĝibdorsa ~o, : baleine à bosse.

germanaj

~o 1.: Wal; ~o 2.: Glattwal; ~o: Wal; B~o: Walfisch.

hispanaj

~o: ballena; B~o: Ballena.

hungaraj

~o 1.: bálna, cethal; ~o 2.: simabálna; ~aĵo : halcsontlemez, szila.

latina/sciencaj

~o 2.: Balaena; B~o : Cetus; ĝibdorsa ~o, : Megaptera novaeangliae.

nederlandaj

~o: walvis; ~aĵo : baard.

polaj

~o: wieloryb; B~o: Wieloryb; ~aĵo : fiszbin.

rusaj

~o: кит; ~aĵo : китовый ус.

svedaj

~o: val.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Birke: BBBlogo, 2005-08-02
3. Ĉina Radio Internacia: Ĝiba baleno, 2005-08-17

[^Revo] [balen.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.25 2008/03/04 17:30:26 ]