tradukoj: be ca de en es fa fr hu id pl ru sk vo

1bank/o

bankoTEZ

1.
EKON Ŝtata institucio aŭ privata firmo por financaj operacioj (pruntoj, kambioj, ĉekoj, vendo kaj aĉeto de valoraĵoj): en ĉinaj bankoj kuŝas 6700 miliardoj da juanoj el personaj mondeponoj[1].
2.
(figure) Institucio, kiu konservadas grandan kvanton de uzpretaj bezonataĵoj: „Nutraĵbankoj“ disdonis manĝaĵojn al homoj ne povantaj aĉeti sufiĉan manĝaĵon[2]; oni liofilizas la polenon por konservi ĝin en „Polena Banko“[3].

bankejo

Butiko, ĝenerale dependa je granda banko, kiu plenumas financajn operaciojn por lokaj klientoj: koleregaj argentinanoj bruligantaj kaj detruantaj la luksegajn internaciajn bankejojn[4].

bankistoTEZ

EKON
Oficisto aŭ estro kiu sin okupas je bankaj aferoj: argentinanoj sufiĉe konas la koruptecon de siaj politikistoj, entreprenistoj kaj bankistoj[5].

bankestroTEZ

EKON
Direktoro de banko: bankestro Šarkinas diris nur, ke estonteco ne estas klara[6]. VD:bankiero.

tradukoj

anglaj

~o: bank; ~ejo: bank branch; ~isto: banker; ~estro: banker, bank manager, bank director.

belorusaj

~o: банк; ~ejo: аддзяленьне банку, філіял банку; ~isto: банкаўскі супрацоўнік; ~estro: дырэктар банку.

francaj

~o: banque; ~ejo: agence bancaire, banque (agence); ~isto: employé de banque; ~estro: banquier, directeur de banque.

germanaj

~o: Bank; ~isto: Bankangestellter; ~estro: Bankdirektor, Bankier.

hispanaj

~o: banco; ~estro: banquero.

hungaraj

~o: bank; ~ejo: bankfiók; ~isto: banktisztviselő; ~estro: bankigazgatő.

indoneziaj

~o 1.: bank.

katalunaj

~o: banc; ~ejo: sucursal (bancària); ~isto: banquer (empleat); ~estro: banquer (director).

persaj

~o: بانک; ~ejo: شعبهٔ بانک; ~isto: کارمند بانک; ~estro: رئیس بانک.

polaj

~o 1.: bank; ~o 2.: bank; ~ejo: bank, oddział banku, ekspozytura banku; ~isto: bankowiec, pracownik banku; ~estro: dyrektor banku.

rusaj

~o: банк; ~isto: служащий банка; ~estro: директор банка.

slovakaj

~o: banka; ~isto: bankový úradník.

volapukaj

~o 1.: leböb.

fontoj

1. Huang Tingsheng: La ĉina bilomerkato, Monato, jaro 2001a, numero 8a, p. 10a
2. Donald Rogers: Ekonomia miraklo aŭ malsano?, Monato, jaro 1997a, numero 2a, p. 14a
3. Robert Roze: Vivisekcio de polenero, Monato, jaro 1997a, numero 11a, p. 12a
4. Ro Sartor: Ploru pri Argentino!, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 8-9a
5. Ro Sartor: Ploru pri Argentino!, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 8-9a
6. Last: Eŭro kontraŭ dolaro, Monato, jaro 2002a, numero 4a, p. 12a

[^Revo] [bank.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2012/01/05 16:10:29 ]