tradukoj:
be de en fr hu nl pl pt ru
Bizanci/o
Bizancio
-
Malfrua Romio
kun la ĉefurbo en la eksa Bizanco,
en la jaroj 330 – 1453:
post kvardekmonata aktivado en la Grandmoravia Regno
... Konstanteno kaj Metodio volis reveni en
Bizancion, de kie ilin elsendis la imperiestro Miĥaelo la
Tria
[1].
Rim. 1:
La anakronisma maniero nomi
Konstantinopolon
(kiu post la ĉefurbiĝo ricevis krome la oficialan nomon
Nov-Romo) per la eksa nomo „Bizanco“ aperis en
la 14a jarcento en la Okcidenta Eŭropo kun insulta intenco.
Nun oni uzas ĝin neŭtrale, ne plu konsciante tiun intencon.
Rim. 2:
Oni ankaŭ uzas la terminon „Orienta Imperio“; ankaŭ
tio estas anakronisma, ĉar laŭ la romianoj la Imperio estas
unikaĵo; imperiestroj povis esti multaj, Imperio povis esti
nur unu. Tamen reale kaj historie ja temis pri apartaj ŝtatoj.
bizancia
-
Rilata al Bizancio, al ĝia historio kaj kulturo:
Fotio estis la plej brila reprezentanto de tiu parto de la
bizancia intelektularo, kiu volis harmoniigi la
rilatojn
inter la profana scienco kaj teologio
[2];
la spaco de la bizanciaj mozaikoj ne estas la bone
konata spaco geometria de la eŭropa Renesanco
[3].
Rim.:
Samsence oni trovas kelkajn uzojn de malnecese aparta radikformo
„bizantina“:
li ... bedaŭris, ke Francujo subtenas la
bizantinan imperion de la caroj
[4].
bizanciano
-
Regnano de Bizancio:
dum la 6a jc Italio estis dividita inter longobardoj
... kaj bizancianoj
[5].
tradukoj
anglaj
~o:
Byzantium.
belorusaj
~o:
Бізантыя.
francaj
~o:
Empire byzantin;
b~a:
byzantin (adj.);
b~ano:
Byzantin (subst.).
germanaj
~o:
Byzanz, Byzantinisches Reich;
b~a:
byzantinisch;
b~ano:
Byzantiner.
hungaraj
~o:
Bizánc (állam), Bizánci Birodalom;
b~a:
bizánci;
b~ano:
bizánci (lakos).
nederlandaj
~o:
Byzantium;
b~a:
Byzantijns;
b~ano:
Byzantijn.
polaj
~o:
Bizancjum;
b~a:
bizantyjski, bizantyński;
b~ano:
Bizantyjczyk.
portugalaj
~o:
Império Bizantino;
b~a:
bizantino (adj.);
b~ano:
bizantino (subst.).
rusaj
~o:
Византия;
b~a:
византийский;
b~ano:
византиец, ромей.
fontoj
1.
S. Košecký: La grandmoravia tradicio daŭre viva, Esperantisto Slovaka, 1985:04, p. 3a2.
S. Pokrovskij: Slavonaj skriboj, N-ro 51 (1:1999)3.
M. de Zilah: Mozaikoj en Bizancio, La Gazeto, n-ro 119, 2005-07-15, p. 4a4.
Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 25a, p.
63a5.
Nia lando... Italio, Kongresa Libro de la 53a IJK, 1997,
Assisi
[^Revo]
[bizanci.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.18 2011/06/26 16:10:10 ]