tradukoj:
be ca de en es fr nl pl ru sv
*bor/i [1]
*bori
(tr)
-
Fari cilindroforman truon per pinta ilo:
bori ion, bori truon en io;
boratingi oleon;
(figure)
boranta doloro, ĉagreno (akra, ŝira);
(figure)
eterna vico da aŭtomobiloj pacience boras sian
vojon tra la moviĝanta kaoso.
Rim.:
"Bori" signifas en sia origina senco, ke per speciala longa ilo,
rotacianta ĉirkaŭ sia geometria akso, estas el la
laborpeco materialo tiamaniere ŝelforme eltranĉata, ke
rezultas en ĝi cilindroforma truo. La truo aspektas de la
surfaco cirkle. La cilindroforma truo ne nepre devas etendiĝi
ĝis la alia flanko de la laborpeco, ofte ĝi rajtas havi
nur longecon, kiu estas malpli ol la dikeco de la laborpeco.
Cetere "bori" estas figure uzata por iaj manieroj de trapenetrado.
borilo
-
Pinta tranĉranda ilo por bori.
trabori
(tr)
-
Bori tra la tuta diko:
(figure)
ili per siaj okuloj kvazaŭ traboris la malproksimon
[2].
boraparato
-
Aparato por bori helpe de rotacianta borilo.
drilo.
tradukoj
anglaj
~i:
bore.
belorusaj
~i:
сьвідраваць;
~ilo:
сьвердзел.
francaj
~i:
forer, percer;
~ilo:
foret, mèche;
tra~i:
transpercer;
~aparato:
foreuse.
germanaj
~i:
bohren;
~ilo:
Bohrer.
hispanaj
~i:
horadar, taladrar;
~ilo:
barrena, barreno, broca;
~aparato:
taladro, taladradora, perforadora.
katalunaj
~i:
trepar, perforar;
~ilo:
trepant, barrina, broca;
tra~i:
traspassar;
~aparato:
trepadora, filaberquí, perforador.
nederlandaj
~i:
boren.
~atingi:
aanboren.
polaj
~i:
wiercić, borować, świdrować;
~ilo:
wiertło, świder;
~aparato:
wiertarka.
rusaj
~i:
буравить, бурить, сверлить;
~ilo:
бурав, сверло.
svedaj
~i:
borra;
~ilo:
borr.
[^Revo]
[bor.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.18 2011/12/11 16:10:22 ]