tradukoj:
be br ca de en es fa fr hu it nl pl pt ru sk sv
*cifer/o
*cifero
- 1.
- [1]
Ano de negranda signaro, uzata en skribado kaj presado por
prezenti
nombrojn:
eŭropaj (0123456789),
romaj (IVXLCDM),
hindaj,
arabaj
(٠١٢٣٤٥٦٧٨٩)
ciferoj;
duumaj (01),
okumaj (01234567),
deksesumaj (0123456789ABCDEF) ciferoj.
Rim.:
Kiel videblas, la propre arabaj ciferoj havas alian formon ol la
ciferoj uzataj en Eŭropo, en Esperanto kaj ankaŭ
en kelkaj okcidentaj arabaj landoj. Malgraŭ tio la
eŭropajn ciferojn oni foje nomas arabaj, ĉar ili
historie
devenas de la Araboj, sed ilia formo evoluis. Estas do preferinde
bazi la terminologion sur la nuna uzado.
- 2.
- (evitinde)
Nombro:
la cifero de la vunditoj estas alta.
Rim.:
La konfuzo inter ciferoj kaj nombroj estas same evitinda kiel la
konfuzo inter literoj kaj sonoj (aŭ eĉ vortoj).
cifera
-
Rilata al ciferoj:
cifera klavo
, prezentanta informon per ciferoj:
cifera horloĝo.
cifereca
-
(p.p. informo)
Prezentita per limigita signaro, kiel nombro per
ciferoj (kontraste al analoga prezento per kontinua fizika
grando):
cifereca komputilo, cifereca signalo, cifereca televido.
analoga
ciferecigi
-
Transformi analogan datumon en ciferecan formon.
ciferecigilo
-
Aparato aŭ programo por ciferecigo.
tradukoj
anglaj
~o 1.:
digit, cipher, cypher, figure;
~o 2.:
figure;
~a :
digital;
~eca :
digital, numerical;
~ecigi :
digitize;
~ecigilo :
digitizer, analog-to-digital converter.
belorusaj
~o 1.:
лічба;
~a :
лічбавы;
~eca :
лічбавы.
bretonaj
~o 1.:
sifr;
~a :
niverel;
~eca :
niverel;
~ecigi :
niverelaat.
francaj
~o 1.:
chiffre;
~a :
numérique;
~eca :
numérique;
~ecigi :
numériser;
~ecigilo :
numériseur.
germanaj
~o 1.:
Ziffer;
~o 2.:
Zahl;
~a :
numerisch;
~eca :
digital;
~ecigi :
digitalisieren.
hispanaj
~o 1.:
cifra;
~eca :
digital;
~ecigi :
digitalizar;
~ecigilo :
digitalizador.
hungaraj
~o 1.:
számjegy;
~o 2.:
szám;
~a :
szám-, numerikus;
~eca :
digitális;
~ecigi :
digitalizál;
~ecigilo :
digitalizáló.
italaj
~o 1.:
cifra;
~o 2.:
numero;
~a :
numerico;
~eca :
digitale;
~ecigi :
digitalizzare;
~ecigilo :
convertitore (analogico-digitale).
~a horloĝo:
orologio digitale.
katalunaj
~o 1.:
xifra;
~o 2.:
nombre;
~a :
numèric, digital;
~eca :
digital;
~ecigi :
digitalitzar;
~ecigilo :
digitalitzador, convertidor digital.
nederlandaj
~o 1.:
cijfer;
~o 2.:
getal;
~a :
digitaal;
~eca :
digitaal.
persaj
~o 1.:
رقم;
~o 2.:
شمار;
~a :
رقمی;
~eca :
رقمی;
~ecigi :
رقمی ساختن;
~ecigilo :
رقمیساز.
polaj
~o 1.:
cyfra;
~a :
cyfrowy;
~eca :
cyfrowy;
~ecigi :
digitalizować, skanować;
~ecigilo :
digitalizer, skaner, przetwornik analogowo-cyfrowy.
portugalaj
~o 1.:
algarismo;
~o 2.:
número;
~eca :
digital.
rusaj
~o 1.:
цифра;
~a :
цифровой;
~eca :
цифровой;
~ecigi :
оцифровать;
~ecigilo :
оцифровщик, аналого-цифровой
преобразователь.
slovakaj
~o 1.:
číslica, cifra;
~eca :
digitálny;
~ecigi :
digitalizovať;
~ecigilo :
digitalizátor.
svedaj
~o 1.:
siffra.
[^Revo]
[cifer.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.36 2011/12/03 09:10:12 ]