tradukoj:
be de el en fr hu it pl pt ru sk uk
2cinik/a
cinika
- 1.
-
Rilata al antikva skolo de filozofoj (cinikismo), kiuj afekte
malŝatis la komforton kaj sociajn decregulojn:
cinika doktrino, filozofo.
- 2.
- (komune)
Senhonte maldeca; senhontega; montranta indiferentecon kaj
malŝaton por ĉiu ajn noblaĵo:
cinika parolo, konduto;
afekti cinikismon;
la cinikeco de tiu propono ŝokis
ĉiujn.
cinikismo
- 1.
-
Unu el sokratismaj skoloj en la antikva filozofio,
proklamanta spiritan liberon de la individo antaŭ la
sociaj
instiucioj.
- 2.
- (komune)
Senhonte kaj arogante neglekta, nihilisma rilato al io,
precipe moralo, kulturo, socio.
cinikisto
-
Adepto de cinikismo:
Diogeno estas la plej fama el la cinikistoj.
cinikulo
-
Cinika homo.
[^Revo]
[cinik.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.20 2009/08/14 16:30:33 ]