tradukoj: de fr hu it nl pl ru

cum/o

cumo

BOT
Infloresko, ĉe kiu sub la unua floro aperas flankaj branĉoj finiĝantaj per floro, sub kiu denove aperas flankaj branĉoj ktp: ducumo (sub ĉiu floro aperas du flankaj branĉoj); plurcumo (sub ĉiu floro aperas pluraj flankaj branĉoj); kunmetita cumo (ĉe meza akso, sidas cumetoj; tirso) alterna unucumo (sub ĉiu floro aperas nur unu plia branĉo sur alternantaj flankoj, tiel ke la infloresko aperas zigzage; cincino); ŝraŭba unucumo (sub ĉiu floro aperas nur unu plia branĉo ĉiam sur sama flanko, tiel ke la infloresko aperas kiel ŝraŭblinio; bostriko);

tradukoj

francaj

~o: cyme.

germanaj

~o: zymöser Blütenstand. du~o: Dichasium; plur~o: Pleiochasium, Trugdolde; kunmetita ~o: Thyrsus; alterna unu~o: Wickel; ŝraŭba unu~o: Schraubel.

hungaraj

~o: bogas virágzat. du~o: kettős bog; plur~o: többesbog; kunmetita ~o: összetett bogas virágzat; alterna unu~o: forgó virágzat; ŝraŭba unu~o: kunkor.

italaj

~o: cima (bot.).

nederlandaj

~o: middelpuntvliedende bloeiwijze, bijschermdragende bloeiwijze.

polaj

~o: wierzchotka (kwiatostan). du~o: wierzchotka dwuramienna (kwiatostan); plur~o: wierzchotka wieloramienna (kwiatostan), wierzchotka wielopromienista (kwiatostan); alterna unu~o: dwurzędka (kwiatostan wierzchotkowy); ŝraŭba unu~o: skrętek (kwiatostan wierzchotkowy).

rusaj

~o: цимозное соцветие.

[^Revo] [cum.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.7 2009/08/19 18:42:18 ]