Plene destini por, tute fordoni al, plene oferi por:
dediĉi multajn jarojn al la lernado de lingvojZ;
sin dediĉi al la politiko;
dediĉi grandan parton de la revuo al la literaturo;
dediĉi plenan atenton al iu problemoZ;
la tuta kunsido estis dediĉata al tiu diskuto;
Zamenhof dediĉis sian vivon al la realigo de sia ideo.
2.
Meti sian verkon sub la honoran patronadon de iu:
dediĉi poezion al amatino.
3.
Donaci ekzempleron de sia verko al iu, respekte skribante
sur ĝin lian nomon:
dediĉi libron al recenzisto, al amiko.
Rim.:
Mi opinias ĉi tiun sencon evitinda misuzo.
[Sergio Pokrovskij]
dediĉo
1.
Dediĉado.
2.
Teksto pri dediĉo (laŭ la senco
dediĉi2).
3.
Surskribo farita kiel parto de la donaca akto (laŭ la
senco
dediĉi3).
Rim.:
Mi opinias ĉi tiun sencon evitinda.
[Sergio Pokrovskij]
Mi disigis la sencojn omaĝan kaj donacan, kiuj
antaŭe estis
konfuzitaj. Mi ne certas, kiun sencon celis la tradukistoj de
kaj fr -- oni do kontrolu.
[Sergio]