[1]
La kvara litero de la greka alfabeto (Δ, δ).
Rim.:
Troviĝas en la PIV-oj la neasimilita formo „delta“,
do aliradika.
2.
[2]
Pli-malpli triangula ebenaĵo, kiu estas formita el materialo
alportita de la akvofluo, kaj tra kiu disbranĉiĝas
rivero ĉe sia enfluo en maron aŭ lagon:
delto de Nilo.