tradukoj: be ca de en es fa fr hu pl pt ru
Ĉe la antikvaj Grekaj pensuloj, dialoga metodo por
konvinki
(sofistoj), por atingi la verecon (Platono) kaj por argumentadi
pri
verŝajnaj opinioj (Aristotelo).
En la Mezepoko, formala logiko.
Ĉe Kantio, kapablo de la racio formi klarigajn ideojn sen
reala
fundamento (sen empiria enhavo kaj ontologia valoro).
Ĉe Hegelo, ekpenso, kiu, ekde kaj per du reciproke
kontraŭdiraj tezoj (la tezo kaj la antitezo), atingas
novan
tezon (la sintezon), kiu transpasas tiujn kontraŭdirojn,
sed en
kiu ili konserviĝas:
La Hegela dialektiko ne estas nur transpaso de kontraŭdiroj,
ĝi faras necesaj kaj kunefikaj reciproke koliziantajn
procezojn
aŭ instancojn.
Teorio uzata de Marks kaj lia skolo por klasigi la historiajn
faktojn
kaj por klarigi la evoluon de la realo rigardata kiel konstante
transiranta de iu difinita ekvilibro (tezo) al rompiĝo de
ekvilibro (antitezo), ĝis nova ekvilibro (sintezo)
stariĝas.
cerbumado.