tradukoj: be bg de en es fa fr pl pt ru

*dikt/i

*dikti

(tr)
1.
Laŭte paroli vortojn, skribotajn de iu alia: dikti versojn; Baruĥ enskribis en libron-rulaĵon sub diktado de Jeremia ĉiujn vortojn de la Eternulo [1].
2.
Ordone altrudi: ili pretendis dikti leĝojn al la tuta esperantistaroZ; tial la trusto povas dikti la prezojn.
3.
(figure) Montri ion kiel necesan: la singardo diktis al ni tiun konduton; faru, kion diktas al vi la koro; la humaneco diktis al mi mian devon; reguloj kaj limoj diktataj de la cirkonstancoj; en ĉiuj primoralaj demandoj ..., ĉiam plaĉis al mi solvi ilin per la diktado fare de mia konscienco [2].

diktaĵo

1.
Tasko diktita 1: li faris dek erarojn en la diktaĵoB.
2.
Ordono diktita 2: mi ne pretas submetiĝi al liaj diktaĵoj.
3.
POL Traktato, altrudita per la forto de la armiloj.
Rim.: Ne temas pri absoluta nocio. Ja pactraktatoj estas ofte „altruditaj per la forto de la armiloj“ kaj kion la venkinto povas konsideri normala traktato, la venkito povas konsideri abomena diktaĵo. La uzo de tiu vorto estu prudenta.

tradukoj

anglaj

~i: dictate.

belorusaj

~i: дыктаваць; ~aĵo 1.: дыктоўка, дыктант; ~aĵo 2.: дыктат.

bulgaraj

~i: диктувам; ~aĵo: диктовка.

francaj

~i: dicter; ~aĵo 1.: dictée; ~aĵo 2.: diktat, injonction, sommation; ~aĵo 3.: diktat.

germanaj

~i: diktieren; ~aĵo: Diktat.

hispanaj

~i: dictar; ~aĵo 1.: dictado.

persaj

~i 1.: دیکته کردن; ~i 2.: تحمیل کردن، به زور قبولاندن; ~aĵo 1.: دیکته، املاء; ~aĵo 2.: دستور، حکم; ~aĵo 3.: قرارداد تحمیلی.

polaj

~i: dyktować; ~aĵo 1.: dyktando.

portugalaj

~i: ditar.

rusaj

~i: диктовать; ~aĵo 1.: диктант.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 36:4
2. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Kvara promenado

[^Revo] [dikt.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2009/06/17 16:30:21 ]