tradukoj:
be de es fa fr hu pl pt ru sv
diod/o
diodo
- 1.
Duelektroda lampo.
- 2.
Duonkondukanta
elektronika elemento ebliganta fluon de elektra kurento nur en
unu direkto.
lum-eliganta diodo,
lumdiodo
Duonkondukanta
elektronika elemento radianta lumon (aktuale nur ruĝan,
verdan, flavan kaj bluan) danke al luminesko.
Per kunigo de kelkaj diodoj en unu elemento, oni povas krei
aliajn kolorojn, ekz. oranĝa, blanka.
laserdiodo
Duonkondukanta
elektronika elemento radianta paralelan, samfazan, unukoloran
faskon de lumradioj.
lasero
[^Revo]
[diod.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.13 2009/12/01 17:30:28 ]