tradukoj:
de en es hr lt pl pt ru tr
dizajn/o
dizajni
(tr)
-
Fasoni, projekti la estetikan kaj laŭfunkcian formon de
farota
objekto, programprodukto ktp:
dizajni vestojn, tiparojn, uzulinterfacon, retpaĝojn;
la libro estas tiel nete dizajnita kaj presita, ke estas
agrable teni ĝin en la manoj
[1];
arkitektoj kapablas lerte aĵojn dizajni: butikojn,
loĝejojn, apartamentojn, malliberejojn
[2];
dungante ŝin por dizajni kaj disvolvigi Barrayaran
ĝardenon
por Domo Vorkosigan
[3].
dizajno
-
Laŭfunkcie estetika projektado de la formo kaj aspekto
de
fabrikaĵo, uzula interfaco, tiparo ktp; la rezulto de
tia
agado:
specialaj amuziloj por handikapitaj infanoj estas
ekspoziciataj en la Biblioteko de la Varsovia Universitato
en la ekspozicio titolita „dizajno sen
barieroj“
[4].
dizajnisto
-
Artisto kies metio estas krei laŭfunkciajn kaj belajn
formojn de
fabrikaĵoj:
dizajnistoj helpos plibeligi vivon de astronaŭtoj
(koloro de tapeto, iluzio de multnombraj ĉambroj ktp)
[5];
jam estas dizajnisto, kiu pretas helpi dizajni la
broŝuron, kaj fari la aranĝojn por la presado
[6].
[^Revo]
[dizajn.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.7 2009/07/01 17:21:12 ]