tradukoj: be bg de en es fa fr hu pl pt ru

1duel/o

dueloTEZ

Antaŭkonsentita batalo inter du personoj pro privata malpaco: inviti iun al duelo; duelatestantoj.

dueli

(ntr)
Regule batali duope ĝis vundado aŭ mortigo: mi decidis dueli kun vi [1].

duelanto

Iu el la batalantoj en duelo: nun mi ne estas plu duelanto, sed kuracisto [2].

pojnduelo

SPO Ludo en kiu oni metas sian kubuton sur tablon ĉe kubuto de kontraŭlo kaj kuntenante la manojn puŝas ĉe manradiko por altabligi la kontraŭulan mandorson: li petis, je sia konto, muzikon kaj brandon por ĉiuj, kaj vete pojnduelis [3].

tradukoj

anglaj

~o: duel; ~anto: dueler, dueller, duelist, duellist.

belorusaj

~o: дуэль; ~anto: дуэлянт.

bulgaraj

~o: дуел.

francaj

~o: duel; ~i: se battre en duel; ~anto: duelliste; pojn~o: bras de fer.

germanaj

~o: Duell, Zweikampf; ~i: sich duellieren, einen Zweikampf austragen, einen Zweikampf ausfechten; ~anto: Duellant.

hispanaj

~o: duelo.

hungaraj

~o: párbaj; ~i: párbajozik; ~anto: párbajozó.

persaj

~o: دوئل; ~i: دوئل کردن; ~anto: دوئل کننده; pojn~o: مچ‌اندازی.

polaj

~o: pojedynek; ~i: pojedynkować się; pojn~o: siłować się "na rękę".

portugalaj

~o: duelo; ~i: duelar; ~anto: duelista; pojn~o: queda-de-braço, braço-de-ferro.

rusaj

~o: дуэль; ~i: драться на дуэли; ~anto: дуэлянт, участник дуэли. ~atestantoj: секунданты.

fontoj

1. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 24a, p. 154a
2. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 24a, p. 160a
3. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 1992

[^Revo] [duel.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2011/09/26 22:10:12 ]