tradukoj: be cs de en es fr he hu nl pl pt ru sv tp vo

* -ebl

I.
Sufikso montranta, ke io povas esti farata (pasiva kapablo, „taŭga por esti ―ata“), kaj kiun do oni normale aldonas nur al radikoj transitivaj:

-ebl

manĝebla fungo; bruligebla materioZ; facile plenumebla tasko; problemo nur internacie solvebla; travidebla vitro [1]; nelegebla skribo; nekredebla afero [2]; kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble [3]; nelacigeble labori; mi kredeble (verŝajne) ne povos veni; videbleco; fandebleco; nebruligebleco; vojo ne reveneblaZ.
II.
Samsignifa memstare uzata vortero:

ebla

Povanta esti, okazi: la supozo estas ebla sed malmulte verŝajna; estas eble (tio estas ebla) ke; respondu kiel eble plej rapide; mi tute ne deziras, ke la Akademio donadu al ni kiom eble pli da decidojZ.

ebligi

(tr)
Igi ebla: espereble mi ebligos al li la vojaĝon, la edziĝon; tiu hipotezo ebligas kompreni la evoluadon; ebligi, ke iu faros (aŭ faru) ion; mi renkontis ĉi tie la kronprincon, kiu neebligis miajn planojn [4]; tiu elektra frapo en la koron malebligas al ni por ĉiam la pluan uzadon de nia korpo [5]. VD:permesi.

eble

Eventuale, okazeble, povas esti ke: eble li venas; eble mi povos helpi al vi.

ebleco

La eco esti ebla: ebleco de tia evoluo estas tre malgranda; ni lasos por kelka tempo flanke la demandon pri la ebleco aŭ neebleco de la enkonduko de lingvo internacia [6].

eblo

Io kio povas okazi, io kion oni povas profiti: ekzistas nenia eblo respondi tiun demandonZ; mi ne havas la eblon forveturi; la sufiksoj donas la eblon el unu vorto fari aliajn vortojn; pro la lingva diverseco ni ofte ne havas la eblon kompreniĝadi kun similaj al ni homojZ.

laŭeble

Laŭ la ebloj; se prezentiĝas eblo: mi enprofundiĝas en la valetojn, en la arbarojn, por laŭeble eskapi la rememoron pri la homoj kaj la trafojn de la maliculoj [7].

neebla

Ne povanta esti, ne povanta okazi: oni ofte imagas, ke afero estas neebla, ĉar oni ne scias, kiel komenci [8].

neeblaĵo

Afero imagebla, sed kiu ne povas okazi aŭ esti: la solvon de tiu problemo ili rigardis kiel absolutan neeblaĵon [9];

tradukoj

anglaj

-~: -able, -ible; ~a: possible; ~igi: enable; ~e: possibly, maybe, perhaps; ~eco: possibility; ~o: possibility; laŭ~e: as far as possible; ne~a: impossible; ne~aĵo: impossibility.

belorusaj

~a: магчымы; ~igi: рабіць магчымым; ~e: магчыма; ~o: магчымасьць; laŭ~e: па магчымасьці; ne~a: немагчымы. kiel ~e plej: як мага больш....

ĉeĥaj

~a: možný.

francaj

~a: possible; ~igi: permettre; ~e: peut-être; ~o: possibilité; laŭ~e: autant que possible; ne~a: impossible; ne~aĵo: impossibilité. kiel ~e plej: le plus possible; ne~igi: empêcher, interdire.

germanaj

-~: bar; ~a: möglich; ~igi: ermöglichen; ~e: vielleicht, möglicherweise; ~e: vielleicht; ~o: Möglichkeit; laŭ~e: möglichst; ne~a: unmöglich; ne~aĵo: Unmöglichkeit.

hebreaj

-~: בר-, שניתן ל- \נתן\; ~a: אפשרי; ~igi: לאפשר; ~e: אולי, יתכן; ~o: אפשרות; ne~a: בלתי אפשרי. kiel ~e plej: האפשרי, ככל האפשר.

hispanaj

~a: posible; ~igi: hacer posible; ~e: posiblemente; ~o: posibilidad.

hungaraj

-~: -hat, -het; ~a: lehetséges, lehető; ~igi: lehetővé tesz; ~e: talán; ~o: lehetőség; laŭ~e: lehetőleg; ne~a: lehetetlen; ne~aĵo: lehetetlenség. kiel ~e plej: a lehető....

nederlandaj

~a: mogelijk; ~igi: mogelijk maken; ~e: misschien; ~eco: het mogelijk zijn; ~o: mogelijkheid; laŭ~e: indien mogelijk; ne~a: onmogelijk; ne~aĵo: onmogelijkheid. kiel ~e plej: zo ... mogelijk.

polaj

~a: możliwy; ~igi: umożliwiać, udostępniać, uprzystępniać; ~e: może, być może, możliwe, chyba, przypuszczalnie, możliwie; ~eco: możliwość, możność; ~o : możliwość; laŭ~e: o ile to możliwe, według możliwości; ne~a: niemożliwy; ne~aĵo: coś niemożliwego, fikcja.

portugalaj

-~: -ável, -ével, -ível.

rusaj

~a: возможный; ~igi: сделать возможным; ~e: возможно; ~eco: возможность; ~o: возможность; laŭ~e: по возможности.

svedaj

-~: -bar; ~a: möjlig; ~igi: möjliggöra; ~e: möjligen, kanske; ~o: möjlighet.

tokiponaj

~igi: ken.

volapukaj

~e: ba.

fontoj

1. La Nova Testamento, Apokalipso 21:21
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 17a
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 4a
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Aventuro de la gardisto
6. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉapitro 2a
7. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Sepa promenado
8. Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 13a
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kion la unua knabino vidis kaj lernis dum la vojaĝo

administraj notoj

pri -ebl II:
    Necesas koherigi ~o/~aĵo kaj sisteme listigi la malajn
    vortojn (kun mal- aŭ ne-). [MB]
  

[^Revo] [ebl.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.33 2010/09/28 16:30:24 ]